Planado

Por plani kampanjon ni devas sekvi sistemigon, kaj tial ni proponas la jenan serion da paŝoj, kiuj resume helpas nin analizi kion ni volas atingi kaj kiel ni sukcesos:

 

  • Identigi organizajn necesojn.
    Por kio ni bezonas kampanjon?
    Formuli necesojn kiel celojn.
    De neceso al celo: havi pliajn lernantojn → Varbi homojn por kurso.
    Difini celgrupon
    Celi ĉiujn NE estas bona strategio. Revidu erigfaktorojn de la antaŭa trejnado.
    Elekti kiel funkcios la komunikado.
    Platformo(j), materialoj, iloj, tempoplanado, rimedoj…
    Decidi sukces-indikilojn.
    Kiel ni mezuros ke nia kampanjo sukcesis?
    Analizi rezultojn.

 

Plenigu la demandaron por ricevi la sekvan eron.