Bonvenon al la retkurso pri organizado de kampanjoj!

Ĉu vi respondecas pri varbado aŭ informado en via organizo? Ĉu vi volas aligi homojn al via Esperanto-festivalo, trovi kursanojn por via nova kurso aŭ sentebligi viajn samlandanojn pri grava lingva maljustaĵo? Por organizi bonan komunikadon ĉi tiu retkurso helpos vin!

Se vi havas demandon je ajna momento, skribu al rtkampanjoj@tejo.org, kie iu ĉiam volonte respondos al ajna demando/komento.

Ĉi tiu reta kurso naskiĝis kadre de la projekto ECY – Efika Komunikado por Junularo subtenita de Eŭropa Unio tra la programo Erasmus+.

Kampanjoj


Kio estas kampanjo?
Kampanjo estas sistema aro de agoj por atingi difinitan celon. Alivorte estas plani kelkajn agojn por ke atingo de celo estu pli probabla kaj efika.

Kial organizi kampanjon?
Ni devas pripensi la celon kaj agojn, kaj fari la planadon, por atingi pli bonajn rezultojn. Ni planu antaŭ ol fari, same kiel ni pensu antaŭ ekparolo.

Tipoj de kampanjoj
Ni povas klasifiki kampanjojn laŭ:

  • Medio: kunteksto de la celo.
    • Politika: elektado por prezidanto de lando.
    • Komerca: televidreklamo por vendi novan varon.
    • Sociagada: surstrataj afiŝoj por instigi sekuran aŭtostiradon.
  • Celo: rezulto de la celo.
    • Konsciiga: videbligi realon.
    • Agiga: voli ke oni faru ion.
  • Direkto: planado de la kunlaboro.
    • Loka: grupoj sendepende organizas kaj okazigas kampanjon.
    • Internacia: Greenpeace International organizas kampanjon kiun poste lokaj grupoj okazigas.

Plenigu la demandaron por ricevi la sekvan eron.