Agaro

Multaj homoj demandas al si mem “Kion mi povas fari por Esperanto?”. Kaj vere estas multege da agoj kiujn ni povas fari, nur ke komence de aktivulado tio povas ne ŝajni tiom evidente. Por organizi kampanjon nepras pensi pri fareblaj agoj.

En ĉiu socia movado ekzistas iu pli ofta agaro, kaj kio povas funkcii en iu povas havi malsaman rezulton en alia. Ekzemple veganoj uzas la teknikon “pago kontraŭ spekto”, proponante spekti videon kaj donacon de unu eŭro al la spektanto; poste oni demandas ĉu la spektinto preferas donaci ĝin al la vegana movado kaj ĉu tiu deziras pli da informoj pri tio kion li spektis.

Ni cerbumu pri tio kion ni povus fari kaj kion faras aliaj, eĉ en aliaj movadoj, por novigi kaj vidi tion kio pli bone funkcias. Ĉiam ĉie prelego kaj poste kurso ne nepre estas la plej efika ideo.

Plenigu la demandaron por ricevi la sekvan eron