Bonvenon al la kurso pri Merkatiko!

Kun ĝojo ni disponigas al vi la retan kurson pri Merkatiko. En TEJO ni konscias pri la graveco de bona prezentado kaj varbado pri Esperanto, do merkatikajn konojn nepras por atingi niajn celojn.

Se vi atente sekvas kaj plenumas tiun ĉi kurson vi akiros novajn kapablojn ne nur rilate al aplikado de teknikoj en la kampo de Esperanto, sed ankaŭ en via persona kaj profesia vivo.

Kiel kutime, nia kurso estis kreita por ke ĉiu povu sekvi ĝin sen interveno de gvidanto, post ĉiu leciono vi ricevos demandaron, kaj plenigante ĝin vi havos aliron al la sekva leciono. Tamen, kaze de ajna dubo, sentu vin libera skribi al trejnado@tejo.org

Enkonduko

Merkatiko estas politika ilo, kiun oni uzas por atingi antaŭdifinitajn celojn en tiuj situacioj, kie devigo ne eblas aŭ permesiĝas. Oficiala difino estas: “analizo, planado, realigo kaj regado de precize ellaboritaj programoj kreitaj por realigi valor-interŝanĝon kun grupoj, al kiuj oni direktas sin por atingi starigitajn celojn”.

De tiu difino eblas eltiri tri esencajn punktojn: neceson de konkreta celo, interŝanĝon kiel ilon por atingi ĝin neperforte, celgrupon kiel adresiton de la mesaĝo, kiu devas esti formulita laŭ ties vidpunktoj, interesoj, deziroj, problemoj.

Merkatiko baziĝas sur tri kernaj konceptoj: celo, celgrupo, merkatika mikso (marketing mix en la angla). Oni povas ilin alfronti sen specifa ordo, kvankam la plej logika sinsekvo estas la supra.

Tasko 1:
Plenigu la demandaron por ricevi la sekvan eron.