Bonvenon al la retkurso pri vendi ideojn

La socio baziĝas sur vendado; ĉiutage ni ion aĉetas kaj nia decido pri kion aĉeti forte dependas de tio kiel oni vendis tion al ni. Tial evoluis la teknikoj por vendi plej diversajn materiajn kaj nemateriajn aferojn. Do, kial ne uzi tiujn sukcesajn teknikojn por “vendi” ideon kiu povas progresigi la mondon?

Ĉi tiu enkonduka kurso celas prezenti merkatikajn konceptojn en la kadro de sociala merkatiko. Se vi interesiĝas pri tio kiel pli moderne kaj konscie aliri la informadon pri Esperanto “vendante” ĝin, vi alvenis al la ĝusta loko.

Se vi havas demandon je ajna momento, skribu al rtsocimerkatiko@tejo.org, kie iu ĉiam volonte respondos al ajna demando/komento.

Ĉi tiu reta kurso naskiĝis kadre de la projekto ECY – Efika Komunikado por Junularo subtenita de Eŭropa Unio tra la programo Erasmus+.

Valoro kaj utilo

Kial oni aĉetas Rolex se horloĝo en ĉina superbazaro same utilas por scii la horon? Ĉar kvankam ili utilas por la samo, por kelkaj homoj Rolex donas pli da valoro. Sed ni ne restu ĉe estetika ekzemplo: kial oni aĉetas elektrajn aŭtojn se tiuj kiuj uzas benzinon same utilas por alilokiĝi? Kvankam ni foje estas ĉe la sojlo de la du terminoj, ili instruas al ni ke la percepto kaj prezo kiun oni pretas pagi subjektivas.

Plenumu la demandon por ricevi la sekvan eron