Bonvenon al kurso pri komunikkanaloj

Komunikado gravas kaj por ke ĝi estu sukcesa necesas taŭga kanalo. Ĉu vi interesiĝas kompreni pli profunde kio estas komunikkanalo, kiaj kanaloj ekzistas kaj kiu plej elektindas por via agado?  Se jes, ĉi tiu reta kurso pri komunikkanaloj taŭgas por vi!

Se vi havas demandon je ajna momento, skribu al rtkanaloj@tejo.org, kie iu ĉiam volonte respondos al ajna demando/komento.

Ĉi tiu reta kurso naskiĝis kadre de la projekto ECY – Efika Komunikado por Junularo subtenita de Eŭropa Unio tra la programo Erasmus+.

Kiel funkcias komunikado?

Kiam ni volas komuniki ion al alia homo, ni sekvas procezon en kiu troviĝas jenaj eroj:

  • Sendanto (kiu diras).
  • Kanalo (per kiu medio).
  • Mesaĝo (la enhavo).
  • Kunteksto (la situacio).
  • Kodo de la mesaĝo (lingvo kaj la interpretreguloj).
  • Bruo (miskomprenoj, manko de informoj aŭ tro da informoj samtempe).
  • Ricevanto (kiu komprenas).

tradukota bildo

Plenigu la demandaron por ricevi la sekvan eron.